PIV · 14363
★skerm/i
★skerm/i (ntr) ⛷ Praktiki batalsporton per pik- k tranĉ-armiloj: venu! (ili skermas) Nun denove trafite! Z; skermantoj la plej bonaj ne posedas eĉ la duonon de lerteco via Z.
skermo. Batalo per spado, glavo, sabro, bajoneto.
skermado. Maniero, kiel oni skermas: mi ja vidis skermadon de vi ambaŭ Z; li vin laŭdis pro via majstra arto en skermado Z.
skermejo. Loko, kie sportistoj skermas k ekzerciĝas.
skerminstruisto, skermomajstro. Tiu, kiu instruas skermadon: du skerminstruistoj, svingante siajn rapirojn Z.