← Reen al P

PIV · 12716

preskrib⁸i

preskrib8i (tr)
Formale k aŭtoritate ordoni: la Leĝo preskribas senaktivecon dum la sabato; li devas demandi per preskribitaj vortoj sian patron pri la signifo de la festo Z; kiel estas preskribite en la libro de Moseo X.
Ordoni skribe: la medikamento, kiun mi preskribis […] estas eble tro multekosta Z.
preskribo
Detala aŭtoritata ordono: ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj X; ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo X; la preskriboj de la statuto de la kortumo M.
Skriba indiko de uzotaj medikamentoj k farotaj aŭ nefarotaj agoj: malsanulo devas obei la preskribojn de sia kuracisto. recepto.