PIV 2026 · Artikolo 13230
recepto
recepto
1 skriba klarigo pri preparado de manĝaĵo, trinkaĵo aŭ ia teĥnikaĵo: la recepto por tiu supo Z recepto pri celeria saŭco SŠt kiamaniere oni povus pretigi la recepton, — pri tio oni ne havis respondon Z (figurasence) li postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ lia teoria recepto Z
2 skriba formulo pri preparado kaj uzado de kuracilo: la malsano ne cedas per helpo de la recepto Z se iu volos skribi recepton por la hundo Z la preskribo entenis konsilojn pri dieto kaj recepton por pocio
receptaro kolekto de receptoj, precipe pri kuirarto. Sin. kuirlibro.