← Reen al P

PIV · 12715

★preskaŭ

preskaŭ.
I - Partikulo, signifanta:
«ne multe malpli ol»: la parolado daŭris preskaŭ unu horon B; mortis preskaŭ ĉiuj;
«ne tute, sed ne multe mankas»: li estis preskaŭ disŝirita de la popolo; li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato Z; jam estis preskaŭ nokto; li estis preskaŭ ne tuŝita.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo: li estis batita ĝis preskaŭa perdo de sia vivo; kosmetiko povas fari preskaŭajn miraklojn K. apenaŭ, kvazaŭ II, III.