← Reen al A

PIV · 969

★apenaŭ

apenaŭ.
I - Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon k signifanta:
(kun kvantovorto) «ne pli multe ol», «ne tute tiom»: apenaŭ centon povus vi kalkuli ĉe nerapida kalkulo Z; tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj Z; tio kostas apenaŭ kvin frankojn; mi restos apenaŭ tri tagojn.
(ĉe verbo) «preskaŭ ne»: li apenaŭ scias legi; persono, kiun mi apenaŭ konas Z; la malfeliĉa imperiestro povis apenaŭ spiri Z; la vizaĝo havis sur si apenaŭ videblajn sulketojn. Rim. Ĉar du negacioj detruas unu la alian, apenaŭ ne egalsignifas kiel preskaŭ: apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj X.
(rilate kun kiam) «antaŭ tre mallonga tempo»: li estis apenaŭ foririnta, kiam vi alvenis.
II - Subjunkcio, signifanta «tuj, post kiam», «preskaŭ samtempe, kiam»: apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton Z; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon […] Z; apenaŭ ŝi paŝis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn Z.
apenaŭa. Preskaŭ ne rimarkebla: apenaŭa venteto, rideto.