PIV 2026 · Artikolo 968
apelacii
apelacii ntr
1 JURO alvoki al supera tribunalo kontraŭ verdikto de pli malsupera instanco: tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro NT (figurasence) se la Komitato ne akceptas lian proponon, li povas apelacii al la Kongreso Z ➞ instanco.
2 proteste alvoki: apelacii al la publika opinio la homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco Z
apelacia rilata al apelacioj; konsideranta apelaciojn: apelacia kortumo
apelacio ago de iu, kiu apelacias: la apelacio aŭtomate suspendas la punon