← Reen al I

PIV 2020 · 6615

instanc²o

instanc2o
Grado de juĝa povo: tribunalo de unua instanco, de apelacia instanco; konduki aferon ĝis la plej alta instanco; lastinstance.
Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon: la magistrato k ĉiuj publikaj instancoj de la urbo akcelas la entreprenon; niaj plej altaj instancoj eble iam decidos alie; la publika opinio estas la lasta instanco en politiko; transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektivigi.