PIV 2020 · 6614
instal²i
instal2i (tr)
1 Starigi, meti ion en la destinitan lokon k ĝin taŭge aranĝi, por ke ĝi bone funkciu: instali maŝinon, novan ilaron, elektron, banĉambron; instali programon (sur la diskon de komputilo); instali fontanon sur placo; instali kurson, fabrikon, hospitalon, bibliotekon; bone instalita oficejo; instali firmon eksterlande; li okupadis sin per fiŝkaptado k ĉi tie instalis sian boaton Z. ☞ agordi, ekipi.
2 Solene enoficigi, enkonduki en funkcion: instali direktoron B, profesoron; k li starigis unu en Bet-El, k la duan li instalis en Dan X; oran bovidon ili instalis en Dan X. ☞ aranĝi, establi, fondi, organizi.
instalo, instalado. Ago, per kiu oni instalas: instalo de sonorilo en preĝejo, de funkciulo en lia ofico, de elektra konduktilaro.
instalaĵo. Tuto de la aranĝoj, faritaj por la funkciado de iu afero: viziti la instalaĵon de fabriko, minejo, kazerno, foiro; rimarkindaj instalaĵoj por malsanulo.
elektroproviza instalaĵo ⏚ Instalaĵo por provizi elektran energion al iu reto aŭ centralo.
substacia instalaĵo ☇ Instalaĵo, konsistanta el la telefonteknika aranĝo ĉe la ĉefa stacio de aboninto mem k ĉe ĉiuj substacioj, aligitaj al ĉi tiu stacio.
serie konekta instalaĵo ☇ Substacia instalaĵo, kiu ebligas fari konekton al la dezirata substacio simple per prembutono.
instalisto. Tiu, kiu metie instaladas.