PIV · 1054
★aranĝ/i
★aranĝ/i (tr)
1 Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion: aranĝi ĉambron, liton; aranĝi librojn en biblioteko; aranĝi polinomon; la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestoj k iom da tolaĵo Z. ☞ dispozicii, ordometi.
2 Prizorgi k kunmeti la detalojn de afero, por ke ĝi povu okazi k bone stati: kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas Z; aranĝi tetrinkadon Z; la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn Z; k kiel mi devos nun aranĝi la laboron? Z; aranĝi eksperimenton; granda institucio aranĝita de registaroj Z; estas ja tiel aranĝite! Z; mi jam aranĝos, ke vi estu sufiĉe malgranda Z; (f) la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en egala maniero Z; vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas Z; (abs) se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos Z. ☞ organizi, pretigi, plenumi.
3 𝅘𝅥𝅰 🎭 Alporti al muzika aŭ teatra peco la necesajn ŝanĝojn, por ke ĝi adaptiĝu al nova akompano, prezentado ks. ☞ adapti.
sin aranĝi
1 Meti sin laŭ taŭga ordo: la du armeoj sin aranĝis kontraŭ la komuna malamiko Z; observu pli da ordo: aranĝu vin laŭ milita maniero! Z.
2 Meti sin en taŭgan, oportunan staton: kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas Z; sin aranĝi komforte.
aranĝa. Aranĝita, aranĝiĝinta kiel: skvamaranĝaj, tegolaranĝaj (Vd skvamo, tegolo); 🍁 fingroaranĝaj spikoj; helicaranĝaj, krucaranĝaj floroj; plumeraranĝaj, ŝraŭbaranĝaj (aŭ helicaranĝaj) folioj.
aranĝo
1 Maniero, kiel io estas aranĝita, aŭ ties rezulto: fari definitivan aranĝon; efektive, tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la popolamason sub la pantoflo! Z; tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo Z; de lia vivo aranĝo estas trinko k manĝo Z; brila aranĝo de kongreso.
2 Organizita renkontiĝo, vojaĝo, kongreso ks: turismaj aranĝoj.
3 ✉ Konsento inter damaĝito k asekura kompanio pri la kondiĉoj de damaĝa kazo.
aranĝaĵo
1 ∆ Ĉiu el la diversaj manieroj fari vicon de k objektoj el aro de n objektoj (do konsiderante ankaŭ la lokon de la elektita elemento): la nombro de aranĝaĵoj estas n(n - 1)(n - 2)… (n - k+1). ☞ kombinaĵo, permutaĵo.
2 Ⓣ Ilo, mekanismo, aparato, organo, instalaĵo, aranĝita por plenumi difinitan funkcion aŭ laboron, ekz. rega mekanismo: kaŝiga aŭ malklariga aranĝaĵo (☇ servanta por sekurigi telefonsekreton en publika servo); reguliga aranĝaĵo (por reguligi difinitan funkcion de maŝino ks); teleindika, telemezura aranĝaĵo (⏚ mekanismo, indikanta aŭ mezuranta fizikajn grandojn, plej ordinare elektre, je laŭvola distanco). ☞ aparataro.
aranĝema Z. Volonte faranta aranĝojn.
aranĝiĝi. Ricevi aranĝon: la cirkonstancoj aranĝiĝis tiamaniere, ke mi estas nun devigata […] Z; ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝis feliĉe Z.
alaranĝi Z. Adapti.
aliaranĝi. Meti en alian aranĝon.
antaŭaranĝi. Aranĝi, antaŭ ol io aŭ iu alia povus interveni: tio estis antaŭaranĝita trompo.
bankrotaranĝo. Konkordato 2.
floraranĝo. Maniero, kiel aranĝi florojn en vazo, bukedo ks: japana stilo de floraranĝo.
foliaranĝo, foliaranĝiĝo 🍁 La aranĝiĝo de la folioj, precipe de la limboj en la burĝono. ☞ vernacio.
teksaranĝo. Maniero, kiel la diversaj fadenoj estas interteksitaj: teksaranĝo de drapo.
vivaranĝo. Maniero, kiel iu aranĝas sian vivon: aliaj moroj k vivaranĝoj Z.
vortaranĝo. Ordo, laŭ kiu vortoj estas metitaj en la frazo: logika, efekta, harmonia, konfuza vortaranĝo.