← Reen al O

PIV · 11426

organiz¹i

organiz1i (tr) Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; 🅢 doni al io la necesajn organojn por funkciadi: organizi armeon, ŝtaton, kurson, ekskurson, oficejon, societon, kongreson; estaĵo alte organizita; la organizantoj de la kongreso Z.
organizo
Ago organizi k ties rezulto: la organizo de societo, de tribunaloj k.a.; konforme al la organizo de ĉiu ŝtato […] M.
Organizaĵo: Tutmonda E-ista Junulara Organizo. aparato, organizacio, servo.
organizado. Daŭra klopodo organizi: la scienca organizado de la laboro.
organizaĵo. Tutaĵo, ordigita por la plenumado de difinita funkcio: la Organizaĵo estas bazita sur la principo de suverena egaleco M.
organizanto
Tiu kiu organizas ion: tiu ĉi ministro estas bonega organizanto M.
Parto de juna embrio, kiu estigas la diferenciĝon de la embriaj teritorioj: ĉe la amfibioj, la organizanto situas sur la dorsa apudbuŝa parto de la juna gastrulo.
organiziĝi. Iĝi organizita: estas necese, ke la E-istoj antaŭe unuiĝu k organiziĝu Z.
organizisto. Specialisto, kiu starigas la metodojn taŭgajn, por certigi kiel eble plej efikan rendimenton de entrepreno: mi estas tre malbona organizisto Z.
malorganizi. Difekti, nuligi la bonan organizadon de korpo, societo ks.
reorganizi (tr) Doni novan, pli bonan organizadon al: reorganizi servon, fakon de komercejo, instituton.