PIV 2026 · Artikolo 11427

organizacio

Litero O

organizacio SOCI
1 unuiĝo de homoj strebantaj organizite realigi certajn celojn: mi volis nur doni al nia afero ordon kaj fortikan organizacion Z Sin. organizaĵo.
2 maniero administri homojn kaj agadperilojn por atingi difinitan celon: demokratia organizacio diktatora organizacio Sin. organizado.
3 sistemo de elementoj (agadmodeloj, kontrolperiloj, aroj de valoroj k.a.), kiuj kreas en iu grupo socian ligon: niaj leĝaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj estas kerno de nia formala organizacio ritoj kaj tradicioj de tiu ĉi gento kreas neformalan organizacion