PIV 2020 · 11421
organ¹o
organ1o
1 ❤ ⚥ (pp plurĉela vivulo) Parto de la korpo, adaptiĝinta al speciala vivofunkcio: la okulo estas la organo de vidado; fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo Z; la digestaj organoj; organo konsistas el histoj. ☞ aparato, histo, sistemo.
2 En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: la organoj de lokomotivo, de horloĝo; regorgano (regilo), aritmetika organo (aritmetikilo) de komputilo. ☞ aparato, ilo, instrumento, peco.
3 Rimedo de komunikado, opiniesprimilo de partio, afero, sekto, ligo ks: por ke nia afero povu regule disvolviĝadi, estas bezonate, ke ĝi havu sian organon, per kiu la amikoj de tiu ĉi afero povus inter si interŝanĝi la pensojn Z; «Oficiala Organo» nepre devas esti afero komuna k publika Z; la «Germana E-isto» fariĝos baldaŭ potenca k grava organo de ĉiuj germanaj grupoj Z; (f) tiu oratoro estis nur la organo de la reakciularo.
4 Grupo de komisiitoj k oficistoj, kiu plenumas apartan taskon en la funkciado de ŝtato, partio ks.
5 𝅘𝅥𝅰 Ies voĉo, rilate al ĝia kvalito aŭ forto: la basulo havas belegan organon.
organa
1 Rilata al organo: organa malsano, difekto; ili kredigas kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa Z.
2 Posedanta organojn: viva organa kreitaĵo.
organeto ⚥ En- aŭ sur-ĉela korpeto kun speciala funkcio, ĉirkaŭita (ekz. mitokondrio, kloroplasto, lizosomo) aŭ ne (ekz. centriolo, cilio) de membrano. ☞ plastido, ‑somo, nukleo.
celorgano ⚥ Organo, kies funkciado estas regata de specifa hormono.
ĉeforgano 💻 Parto de komputilo, kiu interpretas maŝinlingvajn instrukciojn, prilaboras datenojn k regas la funkciadon. ☞ procesoro, regilo.
neorgana. Sendependa de organa difekto: neorgana afekcio.
seksorgano. Sekso 2.