PIV 2026 · Artikolo 12778
procesoro
Derivaĵoj en la artikolo 4
procesoro KOMP parto de komputilo, kiu prilaboras datumojn kaj ĝenerale ankaŭ interpretas maŝinlingvajn instrukciojn. Sin. datumtraktilo. ➞ ĉeforgano, aritmetikilo, regilo.
ĉefprocesoro ĉefa procesoro, rekte ligita al la memoro 4.
ĉenstabla procesoro procesoro, kiu dividas maŝinlingvajn instrukciojn en partojn samtempe plenumeblajn. ➞ paralelismo 2.
kromprocesoro mikroprocesoro, aldona al la ĉefprocesoro, kiu faras apartajn taskojn kiel glitkoma aritmetiko aŭ grafika kalkulado.
mikroprocesoro integra cirkvito, kiu enhavas tutan procesoron.