PIV · 12777
procesi¹o
procesi1o
1 Ceremonia marŝo de personoj, boatoj ks, irantaj en orda sinsekvo: oni faris edziĝofestan procesion al la palaco Z; aranĝo de torĉa procesio Z; mizere funebra procesio Z; marŝas infanoj en procesio Z; la taĉmentanoj de S. venas en muta malĝoja procesio Z; la procesion malfermis tiuj […] Z; (analoge) finiĝis la procesio de la delegitoj B.
2 ✞ Rondira tia marŝo de kredantoj, akompanata per kantoj k preĝoj, en aŭ ekster preĝejo: malgaja procesio de nudpiedaj monaĥoj Z; marŝi kiel procesio.
procesia. Rilata al procesio: procesiaj raŭpoj (kiuj iradas procesie).