← Reen al P

PIV 2020 · 11733

★paralel/a

paralel/a
(pp kurbo aŭ surfaco rilate al alia kurbo aŭ surfaco) Tia, ke ĉiu punkto de ĝi havas saman distancon al la alia kurbo aŭ surfaco: du rektoj paralelaj al tria estas ankaŭ paralelaj inter si.
Konstante egaldistanca de simila afero: paralelaj stratoj; paralelaj reloj; (f) fari paralelan (samcelan, sed malsamrimedan) propagandon; paralela merkato (tolerata, sed ne oficiale permesata; nigra).
Prezentanta daŭrigatan komparadon: la paralelaj vivrakontoj de Plutarko; la tri paralelaj evangelioj ( sinoptika).
(pp elektra cirkvito) Havanta diversajn komponantojn, kies enir- k elir-klemoj estas resp. kunligitaj inter si: en paralela cirkvito ĉiuj elementoj ricevas la saman tension.
💻 Rilata al datentranssendo, en kiu po pluraj bitoj estas sendataj samtempe laŭ lineo el pluraj dratoj: paralela interfaco, konekto. seria.
paralele. En paralela maniero; samtempe: proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova Z; la gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al internacia lingvo paralele kun la gepatra lingvo Z; oni devas paralele kun tio ĉi difini komitaton Z.
paralelo
Paralela rekto aŭ kurbo: la aksiomo pri paraleloj; 🌄 paralelo de latitudo (cirklo sur Tero paralela al la ekvatoro).
Fosaĵo, tranĉeo, paralela al la atakata pozicio.
paralelaĵo
Paralela ŝunto.
(f) Io paralele rakontata: la historio mem povus esti prezentata epizode, kiel paralelaĵo aldonita al […] Z.
paraleleco. Eco de du paralelaj linioj kc.
paraleligi. Meti kiel paralelaĵon; paralele kompari: parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi ĝin kun Volapük, ĉar tia paraleligado diskreditigus nian aferon Z.
paralelismo
Λ Ritmofiguro, konsistanta en paralela aranĝo de du sinsekvaj frazoj aŭ versoj (ekz.: aŭskultu la instruon de via patro – k ne forĵetu la ordonon de via patrino X).
💻 Tuto de la metodoj, celantaj pligrandigi la komputopovon de komputa sistemo per samtempa plenumado de operacioj. ĉenstablo, kunrulo.
antiparalelaj (evi) = kontraŭparalelaj.
kontraŭparalelaj. Paralelaj, sed kun kontraŭaj direktoj: la du fadenoj de unu molekulo de DNA estas kontraŭparalelaj.