PIV 2020 · 14698
★stabl/o
★stabl/o
1 Tablo por metia laboro: stablo de seruristo B, de teksisto B, de tajloro B; la potisto laboras sur la stablo X; ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro Z; remeti la laboraĵon sur la stablon (pf).
2 Subportilo por tabuloj, ĉarpentaĵo ks, konsistanta el trabeto portata de kvar piedoj aŭ de du artikigitaj kadroj, fikseblaj je difinita angulo: la bazaruloj elmontras siajn varojn sur stabloj kun malpeza kovraĵo; la unuaj teatraĵoj estis ludataj sur stabloj kun demetebla planko; stablo por segi lignon; ofte la piedoj de stablo estas tenataj de rungoj.
3 Ĉiu paro da lignaj kolonoj interkrucitaj, sur kiuj baziĝas lignoponto.
4 Movebla tripieda aŭ kvarpieda kunmetaĵo el trabetoj por subporti pentraĵon, dum ties elfarado aŭ por ties elmontrado.
stableto. Malgranda stablo, por subporti malgrandajn prilaboratajn pecojn.
ĉenstablo
1 Aro da moviĝantaj stabloj, kunigitaj kiel longa ĉeno k prezentantaj mem la prilaborataĵon sinsekve al la diversaj laboristoj, komisiitaj fari ĉiu nur unu operacion.
2 💻 Vico de samtempe funkciantaj organoj, kiuj plenumas partojn de kompleksa operacio po unu, transdonante la rezultojn laŭ la vico. ☞ paralelismo.
desegnostablo. Speciala tablo de teknika desegnisto.
tornostablo Z. Ronda, turniĝanta subportilo de la tornata peco.