← Reen al S

PIV · 14697

stabil⁹a

stabil9a
(pp ekvilibro) Ne rompebla de ekstera influo malgranda.
Malfacile malkomponiĝanta: stabila solvaĵo.
Nefacile ŝanĝebla aŭ detruebla; firme fiksita k persistema en sama stato: stabila paco; (f) stabila politikisto.
stabilo Speco de skulptaĵo, kiu staras sur firma bazo, sed kies kelkaj elementoj moviĝas laŭ la aerfluoj. mobilo.
stabileco. Eco de iu, io stabila: certigi la stabilecon de sia reĝimo; laŭlonga, transversa stabileco de aviadilo.
stabiligi. Fari stabila: stabiligi glisilon.
stabiligilo. Stabiliga planeo.
malstabila. Tia, ke ĝi ne havas stabilecon: malstabila kanuo; malstabila miksaĵo.
nestabila. Ne kapabla daŭre resti en unu sama stato: nestabila psiko de infano.