PIV 2026 · Artikolo 14696
★stabo
★ stabo
1 ARME grupo de superaj oficiroj, kun siaj adjunktoj kaj oficistoj, kiu helpas la komandanton de divizio, armeo aŭ armearo plenumi ties taskojn kaj zorgas pri la detala aplikado de ties ordonoj: la ĝenerala stabo de la serba armeo BSe
2 KOMU aro de la plej gravaj kunlaborantoj de ĉefo de granda administracio, organismo k.s., de la plej eminentaj personoj en unu partio k.s.: la stabo de la Ĝenerala Sekretario de UN la stabo de ministro stabo de la laborista partio
stabestro oficiro, kiu komandas stabon.
ĉefstabo plej alta stabo de ŝtato aŭ de alianco de ŝtatoj.