PIV 2026 · Artikolo 1122
aritmetiko
Derivaĵoj en la artikolo 3
aritmetiko MATE branĉo de matematiko, kie oni studas entjerajn nombrojn kaj operaciojn pri ili. ➞ nombroteorio.
aritmetika rilata al aritmetiko: aritmetika vico aritmetika meznombro
aritmetikilo KOMP parto de komputilo, kiu plenumas aritmetikajn operaciojn. ➞ organo 2, procesoro, regilo 2.
aritmetikisto specialisto pri aritmetiko.