← Reen al T

PIV · 15538

★teori/o

teori/o
Supozo celanta klarigi ion, sed restanta en la sfero de la spekulativa penso: la teorio plejofte kontrastas kun la praktiko; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion Z; per teorio ni povas pruvi, ke la multaj oj, aj, ojn […] devas eĉ esti intence enkondukitaj Z (en E-on); infanojn oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj Z. hipotezo.
Φ 💡 Tutaĵo de reguloj sisteme organizitaj, bazitaj sur scioj, kiuj servas kiel bazo al scienco aŭ tekniko, liveras la klarigon de granda nombro da faktoj k eksperimentaj rezultoj, k kapablas efike k ĝuste aplikiĝi al novaj situacioj: la teorio de la ekspansio de la universo, de la evoluo, de la kvantumoj. doktrino, hipotezo.
(f) Sistemo de opinioj pri difinita temo: la romantika teorio de la mikso de komiko k tragiko; tio estas nur politika teorio.
galoja teorio La teorio, kiu i.a. ebligas pruvi, ke kvingradaj ekvacioj ĝenerale ne estas solveblaj per radikoj.
teoria. Bazita nur sur teorio: teoria diskutado kondukos al nenio Z; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj Z; ni donu plenan regadon al tiu profunda sento, k ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj Z; mi neniam deziris fariĝi teoria predikanto Z.
teorie. En teoria maniero: la lingvoj interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike Z; teorie ĝusta, sed prakike nerealigebla. principa, kabineta.
teoriadi (ntr) Fari teoriojn.
teoriisto. Specialisto pri teorioj: la reformistoj estas preskaŭ ekskluzive germanoj, ĉar laŭ karaktero ili estas teoriistoj Z.
teoriulo. Homo, kiu emas fari teoriojn: pri nia afero povas juĝi nur esploristoj praktikaj, sed ne teoriuloj Z.
aroteorio Branĉo de la matematiko, kie oni studas la teoriajn ecojn de aroj (teorio de aroj).
informteorio 💻 Matematika k statistika fako traktanta la mezuradon k kodadon de informoj 2.
kvantumteorio. Teorio pri kvantumoj.
nombroteorio. La teorio pri entjeraj nombroj. aritmetiko.