PIV 2026 · Artikolo 3330

doktrino

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. doktrinig/i
  2. doktrinig/o
  3. endoktrinig/i
  4. endoktrinig/o
doktrino
1 aro de la principoj kaj sistemaj teorioj, kiujn instruas iu religio, filozofio, scienco, politika partio k.s.: la doktrino de Epikuro la doktrino de la katolika eklezio ĉiuj teruraj doktrinoj, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo Z ➞ dogmaro.
2 fiksita principaro pri iu difinita punkto: la doktrino de la katolika eklezio pri seksaj rilatoj la doktrino de Sovetunio pri paca kunekzistado
doktrinigi = (prefere) endoktrinigi.
doktrinigo = (prefere) endoktrinigo.
endoktrinigi forte instrui kaj premi iun akcepti iun doktrinon senkritike: ideologoj jam sukcesis endoktrinigi la okcidentanojn AGo
endoktrinigo ago endoktrinigi: ritoj de konformeco kaj disciplino (partopreno en seancoj de endoktrinigo kaj amasaj manifestacioj ktp) MD