← Reen al D

PIV · 3329

★doktor/o

doktor/o
Tiu, kiu instruas religian doktrinon: la doktoroj de la Leĝo (ĉe la judoj); doktoroj de la Eklezio (kristana); kiu decidos, kiam doktoroj malkonsentas?.
Persono posedanta la plej altan universitatan diplomon: doktoro pri natursciencoj, pri sociaj sciencoj, pri juro, pri farmacio; (vokative, precipe al doktoro pri medicino) ĉu tio ĉi estas krupo, sinjoro doktoro? Z. abituriento, licenciulo, magistro.
(fm) Medicina doktoro, kuracisto: vi venigas doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon Z; pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron Z.
doktora. Rilata al doktoro: doktora disertacio.
doktoreco. Titolo de doktoro.
doktorigi. Atribui al iu la gradon de doktoro.
doktoriĝi. Ricevi la gradon de doktoro.
doktorino. Virino, kiu doktoriĝis.  doktoredzino.
honordoktoro. Eminentulo, kiun iu universitato doktorigis sen ekzameno.