← Reen al D

PIV · 3322

★dogm/o

dogm/o
Punkto de religia aŭ filozofia doktrino, kiun ties adeptoj konsideras fundamenta k nekontestebla: la dogmo de la Triunuo; la senmorteco de la animoj estas dogmo de la Platona filozofio; al Vi ni ne venas kun dogmoj de blinda fervoro Z; dogmoj de Hilelismo Z; mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj Z.
👥 (pj) Opinio, kiun oni volas trudi kiel nekontesteblan veron.
dogma
Apartenanta al dogmo.
Ne permesanta kontraŭdiskuton: la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco Z.
dogmaro. Tuto de la dogmoj en iu eklezio, filozofio ks.
dogmemo. Emo aserti aŭtoritate sen sufiĉa kritiko. fanatikeco.
dogmismo Φ Doktrino, asertanta la eblecon de la sciado pri la absoluto. kritikismo, skeptikismo.
dogmumi (ntr) Prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn.