PIV · 14361
skeptik¹a
skeptik1a. Nekredema, sekve:
1 Φ Aliĝanta al skeptikismo.
2 Dubanta pri la vereco de la reganta religio.
3 Inklina sin deteni je juĝado, pridubi la verecon de faktoj aŭ la neceson de ago: kiom ajn multe ni parolados pri la neceseco de lingvo internacia, la mondo ĉiam restos skeptika Z; mi tamen estas iom skeptika pri tio Z.
skeptikeco. Nekredemo aŭ dubemo pri la vereco, boneco aŭ efikeco de io: la mondo, kies miljaran skeptikecon ni fine venkis Z.
skeptikismo Φ Doktrino, kiu neas la eblecon de ĉia scio, aŭ dubas pri ĝi, aŭ pri ĝia certeco: skeptikismo estas ripozejo, ne loĝejo por la racio, diris Kantio. ☞ pironismo.
skeptikulo. Homo skeptika: la ĉefa afero, kiu povas konvinki la skeptikulojn Z; skeptikulojn mi malamas X.