← Reen al S

PIV · 14360

skem⁴o

skem4o. Teoria simpligita figuraĵo, prezentanta maldetale ne la formon, sed la aranĝon k la rilatojn de io: skemo de tragedio; skemo de cirkvito. diagramo, grafikaĵo, plano, skeleto, skizo.
skema. Prezentanta skemon: skema desegnaĵo, mapo.
fluskemo. Grafikaĵo, kiu prezentas sinsekvon de procedoj per vortoj k interkonektantaj sagoj, ekz. por montri kiel funkcias algoritmo, aŭ kiel oni riparu aparaton. instrukcio.
konektoskemo Desegnaĵo, montranta kiel ĉiuj eroj de iu cirkvito (elektra sistemo) estas konektitaj aŭ konektotaj.