← Reen al S

PIV · 14359

skelet¹o

skelet1o
Tuto de la ostoj k/aŭ kartilagoj de animala korpo: la homa skeleto tre similas la simian B; sekigitaj skeletoj de fiŝoj Z; eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto Z.
Homa ostaro, purigita k kunligita en ĝia antaŭa aranĝo, aŭ arta imitaĵo de ĝi, uzata por studo ks: aĉeti skeleton; la antikvaj Egiptoj kutimis prezenti al festenantoj eburan skeleton, por instigi ilin al plezuriĝo.
Tuto de la elementoj, kiuj rolas en la teniĝo: a) de la korpo de vivulo: osta skeleto de la vertebruloj ( endoskeleto), kitina skeleto de insekto. ( ektoskeleto); b) de ĉelo; Sin. ĉelskeleto.
Interna, kerna trabaro de konstruaĵo, ŝipo ks. armaturo, ĉarpentaĵo.
(f) Skiza plano de verko; precipaj trajtoj de organizaĵo: la naturo mem de Egipto postulante grandan, senĉesan k regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando B. kanvaso, skemo.
skeleta
Rilata al skeleto: skeletaj fragmentoj.
Malgrasega, preskaŭ senkarna: skeletaj almozuloj.
Tia, ke al ĝi mankas vera vivo, vervo ktp: skeleta armeo (al kiu mankas la soldatoj); skeleta romano, parolado.
ĉelskeleto Tuto de la elementoj, kiuj rolas en la teniĝo de la ĉeloj de la vivuloj: la interna ĉelskeleto de la eŭkariotoj konsistas i.a. el mikrotubetoj, mikrofilamentoj k mikrofibroj; la ĉelmuro de la vegetaĵa ĉelo estas ekstera ĉelskeleto.
ektoskeleto Skeleto 3 ĉirkaŭ ĉelo aŭ korpo de vivulo: ektoskeleto de la artropodoj.
endoskeleto Skeleto 3, interne de ĉelo aŭ korpo de vivulo: endoskeleto de la vertebruloj.