PIV · 12756
★princip/o
★princip/o
1 Fundamento, origina elemento k fonto: li rigardis la akvon kiel la principon de ĉio en la mondo; la principo de la bono k de la malbono.
2 Fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto ks: iri de la principo al la sekvoj; la principoj de la ekonomiko; la principo (fizika leĝo) de Paskalo, de la ekvivalento; mi montris en principo, kiamaniere […], sed en la praktiko ni devas […] Z; se la kongreso en principo trovus mian ideon esplorinda […] Z.
3 Ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto: resti fidela al siaj principoj; danĝera principo; tiun ĉi gravan principon (netuŝebleco de la Fundamento) la E-istoj volu ĉiam bone memori, (ĉar) la momento, kiam ni ektuŝus tiun principon, estus la momento de nia morto Z; mia principo estas, ke kviete k nerapide estas plibone Z; homo sen principoj B.
kaŭzeca principo Φ ☐ Principo, laŭ kiu ĉio, kio ekzistas, havas kaŭzon: kaŭzeca principo gravas en la teorio de relativeco.
necerteca principo (de Heisenberg) ☐ Kvantummekanika principo, laŭ kiu ne eblas mezuri lokon k movokvanton de partiklo samtempe kun arbitra precizo.
principa. Rilata al principo(j): komuna voĉdonado estos farata nur pri tiuj demandoj, kiuj havas gravecon principan Z; principa interkonsento (kie la detaloj restas diskutotaj).
principe. Laŭ teoriaj principoj (kontraste kun efektive): tio, kio estos principe decidita de ili kiel dezirinda Z; principe mi konsentas, sed praktike mi hezitas.