PIV · 3527
★efektiv/a
★efektiv/a
1 Montriĝanta per konstateblaj efikoj; fakte rezultanta de ies ago: la vortoj havas efektivan povon.
2 Reala: vi faris al mi efektivan surprizon Z; efektivaj amikoj de l’ afero ne rigardas, ĉu la afero estas jam sufiĉe «en modo» Z; ili servas nur por la okazoj de efektiva bezono Z; en okazo de efektiva neceseco Z; tio estas efektiva eraro; efektiva plibonigo; la efektiva najtingalo estis ekzilita Z; la efektiva nombro de la E-istoj B. ☞ fakta.
3 (antaŭ titolo) En aktiva funkcio: la titolo de efektiva kortega kuiristino Z; estis iam efektiva studanto, kiu […] Z.
efektive. Vere, fakte, reale: efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon Z; David sendis esplorrigardantojn k konvinkiĝis, ke Saul efektive venis X; ĉu efektive Ŝimej ne estos mortigita? X; Volapük ne povis sukcesi, efektive ĝi postulis tro grandan penadon Z; ĉu efektive oni devas ŝanĝi nur tiujn formojn, kiuj montriĝas kiel efektive k sendube malbonaj? Z.
efektivaĵo. Io efektiva: anstataŭ niaj belaj revoj ni spertis teruran efektivaĵon Z; decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj k veraĵoj X. ☞ metaforo.
efektiveco. Eco de io efektiva: vitro, kiu ĉion faras centoble pli granda, ol ĝi estas en efektiveco Z; tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton Z; ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo […] Z; tia entrepreno, kiu en la unua momento eble timigos, en efektiveco havas en si nenion danĝeran Z.
efektivigi. Fari, ke io estu efektiva: efektivigi intencon, planon, ideon; principoj egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike Z; post tre malmultaj jaroj la bela multemiljara revo de la homaro estos efektivigita Z; mia ideo estas nur teoria: ĉu ĝi estas efektiviginda k efektivigebla, pri tio povas juĝi nur la estraro Z; tio estas neefektivigebla utopio Z. ☞ plenumi, elfari, realigi.
efektivigo. Realigo: oni ne devas atendi kun la efektivigo de tiu intenco.
efektivigado. Tuto de la agoj, celantaj al efektivigo: unu tuj komencis la efektivigadon de la projekto Z.
efektiviĝi. Iĝi efektiva: mian juĝon mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos Z; ĝis la bela sonĝo (revo) de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos Z; la aksiomo efektiviĝis sur ŝi Z; kiel hirundo forflugas, tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas X; kiel mi decidis, tiel efektiviĝos X.