← Reen al E

PIV · 3526

efekt³o

efekt3o. Forta impreso farita sur la psikon, precipe de belarta verko, spektaklo ks: ili eĉ mem ne esperis doni ion pretan k taŭgan, sed ili volas nur fari efekton Z; la komercistido ekpensis: mi iros en la urbon, por rakontigi al mi, kian efekton ĉio faris Z; kia granda efekto ĝi estus! Z; aspiri sensacian efekton Z; la ĉefa efekto de la spektaklo estis la trapezistaj akrobataĵoj. Rim. Evitinda estas la uzo de efekto en la signifo «fenomeno».  efiko.
efekta. Faranta konsiderindan efekton: grandefekta revuo, opereto; efekta statuo de la baroka epoko.
efekti (ntr) Fari efekton: la dekoracioj efektas malĝuste; ili ne esperas atingi praktikan celon, ili volas nur efektadi. impresi, sensacii, furori.
kolorefekto Efekto, rezultanta de la mikso k uzo de koloroj.
ludefekto 🎭 Efekto farita de aktoro per sia mimiko, siaj gestoj aŭ movoj.
lumefektoj. Efektoj, ricevitaj de la aranĝo, intenso- aŭ kolor-ŝanĝoj de la lumĵetiloj, en teatro, parko ks.
sonefektoj. Artefaritaj bruoj, kiujn oni produktas en radio- aŭ film-ludejo, por imiti la naturajn.