← Reen al I

PIV 2020 · 6468

★impres/o

impres/o
Influo sur la sensoj aŭ la psiko: grandan impreson faris sur mi la sciigo Z; la impreso de la momento estas la sola potenco, kiu efikas sur infanoj Z; ŝi estis jam venkita de la unua impreso Z; ricevi impreson de malvarmo; dividi kun legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas Z; fari impreson de (aspekti kiel); ĝi faris impreson de replugita kampo Z; li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambro Z; ĝi faris impreson, kvazaŭ per siaj floraĵoj ĝi volas doni esprimon al sia ĝojo Z; oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas Z. efekto, imponi.
📷 Fizika efiko de lumradioj sur fotografa plako: daŭro de impreso.
impresi (tr) Estigi, fari impreson sur: la akcidento, la kongreso profunde impresis lin; tiu ceremonio impresis min neforgeseble; favore, melankolie impresi iun; tia aserto impresas kiel paradokso; ŝi sentis sin mirinde impresita de la rakonto Z; tio ne impresas min!. agordi.
impresa
Tia, ke ĝi faras fortan impreson: impresa spektaklo, rakonto, propagandilo.
= aktina.
impresaĵo 📷 Latenta bildo.
impresebla. Kapabla esti impresata: impresebla karaktero .
impresiĝema
Povanta esti facile impresata: mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema Z
Lumsentema: la impresiĝema fotografa plato estas preparita por ricevi efikon de la lumradioj.
impresavida. Avida ricevi fortajn impresojn.