← Reen al I

PIV 2020 · 6467

impregn/i

impregn/i (tr)
Ŝirmsaturi sub influo de premo materialon (precipe lignon) per ŝirma substanco kontraŭ akvo, malseko, putro ks.
Prepari teksaĵon ktp per sorbigo de speciala substanco: pluvsurtuto impregnita per akvorezista substanco.
Kolorigi histon per iuj metalaj saloj: histo impregnita de kalciaj saloj.
= fekundigi 1.
impregnado
Ago de tio, kio impregnas.
Lerna procezo genare regata, precipe koncerne ĵusnaskiton.