← Reen al I

PIV · 6461

impon¹i

impon1i (ntr) Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, aŭ obei, aŭ kredi: nenia registaro venos al ni, se ni mem ne imponos per nia forto Z; mi supozas, ke al vi imponis la diversaj pseŭdo-filologiaj rimarkoj de la komitatanoj Z; al la amaso tiaj instruitaj (erudiciaj) paroloj tre imponas Z; lia persisto imponas al ĉiuj B; granda, solena k imponanta festo Z; imponantaj ordenoj Z; ne imponi per sia eksteraĵo.
impona. Tia, ke ĝi imponas: impona manifestacio; imponaj ruinoj, monumentoj; ne impona, modesta teniĝo. grandioza, majesta, solena, okulfrapa.
imponeco. Eco de iu aŭ io impona. aŭtoritato, prestiĝo.