PIV 2026 · Artikolo 6462
importi
Derivaĵoj en la artikolo 5
importi tr
1 venigi aŭ enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando: importi varojn importi grenon importi novan industrion importi modon importi morojn importi ideojn
2 KOME aĉeti servojn de eksterlanda vendanto.
➞ eksporti. importa rilata al importado: importa komerco importa statistiko
importo, importado ago de importanto.
importisto iu, kiu profesie importadas. ➞ eksporti.
eksport-importa okupiĝanta samtempe pri eksportado kaj importado: eksport-importa kontoro