PIV 2026 · Artikolo 3634
eksporti
Derivaĵoj en la artikolo 6
eksporti tr
1 KOME transporti varojn aŭ produktojn de unu lando en alian landon por vendado: eksporti vinojn eksporti porkojn eksporti petrolon
2 vendi servojn al eksterlanda aĉetanto.
➞ importi, eksport-importa. eksporta rilata al eksportado: eksportaj faciligaĵoj
eksporto, eksportado ago de iu, kiu eksportas.
eksportaĵo eksportata varo.
eksportisto iu, kiu profesie eksportas.
oreksporto eksporto de oro: malpermeso de oreksporto