PIV 2026 · Artikolo 3635

★ekspozicii

Litero E★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. ekspozicio
  2. ekspoziciaĵ/o
  3. ekspoziciej/o
★ ekspozicii tr artisto, muzeo, vendejo k.s. publike elmontradi objekto(j)n por interesi aŭ informi: bildoj ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj Z Sin. eksponi 1.
ekspozicio
1 publika elmontrado de objektoj: aranĝadi ekspozicion en la fenestroj Z
2 kolekto de ekspoziciitaj objektoj: ekspozicio de fruktoj ekspozicio de pentraĵoj universala ekspozicio la tutmonda ekspozicio en Ĉikago Z granda internacia ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto HBu
ekspoziciaĵo objekto ekspoziciata: inter la interesaj ekspoziciaĵoj estas sakfajfilo el la jaro 1750 JHa
ekspoziciejo ejo, en kiu okazas ekspozicio.