← Reen al E

PIV 2020 · 3631

ekspon/i

ekspon/i (tr)
👥 Ekspozicii: eksponi robojn, juvelojn, novan modelon de aŭtomobilo, pentraĵojn.  ekspondeklami.
📷 Elmeti impresiĝeman substancon al efiko de lumo: eksponi plakon.
ekspono, eksponado. Ago de iu, kiu eksponas:
sensacia moda eksponado;
daŭra, momenta ekspono.
eksponanto. Tiu, kiu prezentas siajn produktojn aŭ verkojn en ekspozicio.
eksponejo. Salono, ejo por eksponado.
eksponisto. Regule pagata komizo, kiu reklamas k vendas en foiro, bazaro ks.
eksponometro 📷 Aparato montranta la daŭron de eksponado.
subeksponi. Tro mallonge eksponi plakon.
supereksponi. Tro longe eksponi plakon.