PIV 2020 · 1449
★aŭtoritat/o
★aŭtoritat/o
1 Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj ktp: li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco; teruran lian (Hamletan) agon per ĉiuj artoj k aŭtoritato (reĝa prestiĝo) ni penos senkulpigi Z; ŝirmi sin sub la aŭtoritato de Aristotelo.
2 Povo, rajtigita postuli obeadon: kreinte la fundamenton de la lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton Z; «Centra Komitato», kiu prezentos la plej altan k solan aŭtoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian aferon Z; ĝi (vortaro) tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo Z.
3 (plejofte plurale) Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton: tio, kion diras pri tio grandaj aŭtoritatoj Z; ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj N; la regantoj k aŭtoritatoj N; la universitataj, la religiaj, la justicaj aŭtoritatoj. ☞ instanco.
aŭtoritata. Ĝuanta aŭ posedanta aŭtoritaton: aŭtoritata persono Z, beletristo Z; aŭtoritata tono de scianto Z; personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia Z; nur ia tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni plenan garantion Z; aŭtoritata kongreso Z, reprezentantaro Z; aŭtoritata decido Z, voĉdonado Z, vortaro Z.
aŭtoritateco. Aŭtoritato 1: personoj havantaj nenian aŭtoritatecon por la E-istoj Z; en nia afero povas ekzisti nur aŭtoritateco morala Z; komitato, kiu ne havas sufiĉe da aŭtoritateco en la okuloj de la mondo Z.
aŭtoritatulo
1 Fidinda kompetentulo: citi aŭtoritatulojn, por apogi siajn dirojn; ŝajnaj aŭtoritatuloj Z.
2 Persono, rajtigita postuli obeadon: ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? N.
senaŭtoritata. Havanta nenian aŭtoritaton: senaŭtoritata registaro.