← Reen al F

PIV · 4404

fenomen¹o

fenomen1o
Φ Tio, kion senso aŭ menso rekte ekkonas; senpera objekto de percepto. noumeno.
👥 Natura aŭ eksperimenta okazaĵo, aparte rimarkita k klasigita: astronomiaj, fizikaj, spiritaj fenomenoj; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion Z; perioda, neperioda fenomeno. apero, efiko.
Eksterordinara, malofta afero: renkonti vin estas vera fenomeno B; mi iros, k rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne brulas X.
fenomena
Φ Rilata al la fenomenoj, al ĉio, kio povas esti konata per la sensoj: la fenomena mondo kontrastas kun la noumena.
Miriga, eksterordinare rimarkinda: jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj! diris la lanterno Z; fenomena aventuro.
fenomenismo Φ Teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado.
fenomenologio Φ Doktrino pri la fenomenoj konsciataj de nia spirito: la fenomenologio de Husserl.
pintofenomeno La fenomeno, ke elektra sparko precipe okazas ĉe la pinto de metala objekto.