PIV 2020 · 974
★aper/i
★aper/i (ntr)
1 Subite sin montri al ies okuloj: iu nekonato aperis ĉe la pordo; en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj okuloj Z; jam la unuaj floroj aperas en la ĝardeno; kolektiĝu la akvo en unu lokon, k aperu sekaĵo X; dolora ruĝo aperis sur la vizaĝo de la bela Sara Z; (speciale: montri sin sub videbla formo) la Eternulo aperis en nuba kolono X; li aperis unue al Maria Magdalena N; ne voku diablon, ĉar li povas aperi Z.
2 (f) Subite sin montri al ies menso: iufoje en la kapo de iu samideano aperas la sekvanta demando Z; tiu ideo aperis ĉe li tre frue Z; (analoge) nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de registaro Z.
3 Evidentiĝi: tempo toleras, sed vero aperas Z; post silenta tempo aperos revigliĝo Z; tiu ĉi neceseco aperas nur tre malofte Z; en tiuj okazoj kiam malkompreniĝo povas aperi Z; aperas prudento, kiam pasis la momento Z; se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, tiam kiu havas la rajton ilin solvi? Z. ☞ okazi, sin prezenti.
4 Sin montri ia aŭ tia, kia oni efektive estas (male al ŝajni): aperi senkulpa Z, pli granda Z; aperi mensoganto Z; miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj al la leganto Z; E. vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia Z; kiel grandega malhelpo aperos la reciproka envio de la popoloj Z; tia ŝanĝo aperas kiel tute ne akceptebla Z. ☞ aspekti.
5 Esti publikigita per presado: estus utile, se mia letero aperus en ia organo Z; mia artikolo aperu en formo de respondo al ia demando Z; (la gazeto) aperas ĉiumonate Z. ☞ eldoni.
6 Sin prezenti en difinita loko: en granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon Z; ŝi ne aperis al la palaca festo Z; jam la trian fojon vi aperas antaŭ ĉi tiu tribunalo!; mi aperas antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de niaj kongresoj Z.
apero
1 Ago de iu, io aperanta: la unua apero de l’ printempo; ekde la apero de E. Volapük estis kondamnita; la apero de la «Lettre» estis por mi tre malagrabla surprizo Z.
2 Rezulto de tiu ago; aperaĵo: ĉu la apero (fantomo) jam denove venis? Z; ili ne volas prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn Z (inventojn); en ĉiu lingvo natura sur ĉiu paŝo ni renkontas la sekvantan aperon Z (fenomenon).
aperadi. Ripete aŭ regule aperi: pala vizaĝo, sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj Z; la reguleco de la aperado de la numeroj estos firmigita Z.
aperaĵo. Tio, kio aperas al la okuloj aŭ al la menso : traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo Z.
aperigi
1 Videbligi, evidentigi: Mi aperigos de David markoton virtan X; ekbato de nazo aperigas sangon X; sian tutan koleron aperigas malsaĝulo, sed saĝulo ĝin retenas X; tio klare aperigis lian malsincerecon. ☞ malkaŝi, malkovri.
★malaperi
1 Iĝi nevidebla; eliri el ies vidkampo: malaperis kiel vaporo Z, kiel ŝtono en maron Z; ĝi fine tute malaperis for de la okuloj Z; nubetoj flugis super la valo, jen leviĝante supren k malaperante tute, kiam ili atingis la supron de l’ monto B; li (la fantomo) malaper-is ĉe la koka krio Z. ➞ pafi.
2 Ne plu esti ie, ne plu ekzisti: tiel malaperis tiu granda homo; ĉio semita velkos k malaperos X; el ties domo ne malaperos malbono X; dum ŝi sonĝis, malaperis ŝia vivo Z; kiom multe da gazetoj jam malaperis en nia movado!. ☞ ĉesi, morti, perei, estingiĝi.
malapero. Ago de iu, io malaperanta: la malapero de la akuzito tre ĝenis la policon; nekomprenebla estas por mi la minacanta malapero de «Lingvo Internacia» Z.
malaperigi
1 Forigi el ies vidkampo: li tuj malaperigis la kompromitan leteron.
2 Neniigi. ☞ ekstermi, detrui.