PIV 2020 · 3644
★eksterm/i
★eksterm/i (tr) Perfekte pereigi; nepre tute detrui: mi ekstermos ĉiujn virseksulojn X; militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin X; la fajro ekstermos la palacojn X; ekstermi la produktojn de la tero X; ekstermanta pesto K; tri taĉmentoj da ekstermantoj X; kelkaj murmuris k pereis per la ekstermanto N; (f) ekstermi opinion, kutimon.
ekstermo, ekstermado. Ago de ekstermanto: la ekstermado de la nordamerikaj indianoj.
ekstermiĝi. Iĝi ekstermita: ili ekstermiĝis de sur la tero X; ĉiuj pereos de glavo k malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos X. ☞ buĉi, elradikigi, forviŝi.