PIV 2026 · Artikolo 3645

★ekstra

Litero E★ Fundamenta

★ ekstra estanta aŭ okazanta ekster la kutima aŭ ordinara nombro: ekstra eldonaĵo ekstra poŝto poŝtveturilo Z ekstra trajno ekstra enspezo SEn ekstra kelnero ekstra tasko ekstraj folioj kion ekstran vi faras? NT diversepoke oni enŝovis ekstrajn monatojn en la kalendaron DBr ➞ aldona, kroma, plia.
ekstre eksterordinare; suplemente.
ekstraĵo io, kio okazas ekstre: kun la revuo oni hodiaŭ disdonas ekstraĵon ➞ suplemento.