PIV · 16671
★viŝ/i
★viŝ/i (tr)
1 Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon, malsekecon ks: viŝi la tablon post la tagmanĝo B; viŝi la vitrojn de fenestro; li viŝis al si la frunton Z; viŝi al si la okulojn Z; (f) viŝi konton (fermi, egaliginte).
2 Purigante, forigi per frotado: viŝi polvon de la tablo B; ĉiuj viŝis al si larmojn el la okuloj Z.
viŝo. Movo, per kiu oni viŝas: nur unu viŝon, k la skatolo estos tute pura!
viŝado. Purigado per frotado.
★viŝilo. Ĉio, kio servas por viŝi (tuko, spongo, broso kc).
deviŝi. Deirigi, viŝante: li deviŝos de sia buŝo la saŭcon k diros […] Z; deviŝi la ŝviton de nia frunto Z; mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj Z.
elviŝi. Viŝi el io: la satanoj elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj Z; Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon X; (f) la jaroj elviŝis tiujn rememorojn el la kapo de la homoj Z; elviŝi pekon X; tiu honto ne elviŝiĝas X.
elviŝiĝi. Malaperi, kvazaŭ elviŝite.
forviŝi. Forigi, viŝante: forviŝi la larmojn Z; la plej malforta vento forviŝas la vortojn skribitajn sur sablo; ĉion mi forviŝos de la tabulo de mia memoro Z; junec-eraroj forviŝitaj de la tempo; forviŝi ŝuldon, honton, la malbonagadon Z.
forviŝiĝi. Malaperi, kvazaŭ forviŝite: la diferencoj rapide forviŝiĝis.
manviŝilo Z. Tuko, por viŝi al si la manojn.
plumviŝilo. Fasko el plumoj, iam uzata por viŝi rapide la polvon de delikataj objektoj.
vitroviŝilo. Aŭtomata viŝilo por senpluverigi la ventŝirmilon.