PIV · 2264
★buĉ/i
★buĉ/i (tr)
1 Θ Mortigi kiel oferon al diaĵo: la Izraelidoj alkonduku siajn buĉotojn k ili buĉu ilin kiel pacoferon al la Eternulo X; unu buĉas bovon, alia mortigas homon X; Abraham prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon X; la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buĉi Z.
2 Mortigi bruton por homa nutrado: se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon k buĉos ĝin […] X; en la vilaĝo estis buĉate ĉiun vendredon; ĉu mi prenu mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, k mi donu tion al homoj? X. ☞ buĉoviando, ŝoĥti.
3 Neleĝe, kruele mortigi: ili prenis la filojn de la reĝo k buĉis ilin, sepdek homojn, k metis iliajn kapojn en korbon k sendis al li X; buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos Z; (f) virina lango buĉas sen sango Z. ☞ murdi.
buĉo, buĉado. Ago de buĉanto: li tuj iras post ŝi, kiel bovo iras al la buĉo X; li faris inter la Sirianoj grandan buĉon X; granda sangobano, kiun oni nomis la unua buĉado de la Hebreoj Z.
buĉaĵo 🍴 Manĝaĵo el buĉita 2 besto (kontraste al ĉasita).
buĉejo
1 Loko, kie oni buĉas la brutojn.
2 Loko, kie okazis kruela eksterma batalo.
buĉisto
1 Tiu, kiu metie buĉas 1 aŭ 2: rita buĉisto de sinagogo.
2 (En la malgrandaj urbetoj k vilaĝoj) Viandisto: ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto, ĉe la tajloro Z.
3 Murdisto: min la dioj faris ja buĉisto, devigis min mortigi mian patrinon Z.
4 (f) Sangavida homo: vi ne estas armeestro, vi estas buĉisto!.
amasbuĉi. Sendiference buĉadi multajn homojn: La hitleranoj organizis amasbuĉadon de la judoj. ☞ hekatombo, masakri.
oferbuĉi Z = buĉi 1.