← Reen al E

PIV 2020 · 3643

★ekster

ekster.
I - Prep. montranta:
Objekton, malinterne de kiu staras alia objekto (male de en): mi staras ekster la domo k li estas interne Z; barakti kiel fiŝo ekster la akvo Z; elsendi iun ekster la tendaron X; mi vidis la flamon, mi savis min ekster la pordon Z; (f) la estonteco de nia afero estas absolute ekster danĝero Z; tio estas ekster dubo; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio Z; esti ekster si (perdi la estrecon de si mem); N. estis tute ekster si de rido ĉe la penso, ke […] Z; tute ekster si de ĝojo, la servantino lasis la pordon nefermita Z. de, el, for.
Objekton, kiun oni apartigas de tiuj, pri kiuj oni asertas ion: ekster tio, el la diritaj vortoj, ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn Z; ekster la ortografio k fonetiko E-a ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo Z; ekster tiaj okazoj li vivis sola B; Sin. krom, escepte de. ekskluzive.
II - Morfemo kun la senco 1 de la prep.
ekstera
Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto: la ekstera mondo (kiu estas ekster la homo aŭ la hejmo); ekstera korto de domo; ekstera (nur ŝajna) pieco; ekstera energio (ĉe translacio; kontraŭe al la interna).
Estanta en la parto de objekto, kiu direktiĝas al la supredirita parto de la spaco: ekstera flanko Z de domo, vazo, muro; 🍁 ekstera flanko de petalo, sepalo.
ekstere
En ekstera loko, en la parto de la spaco ekstera al iu objekto: starante ekstere li povis vidi nur […] Z; plenumu vian laboron ekstere X; la saĝo kantas ekstere X (sur la strato); ekstere honoro, interne doloro Z; (f) min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere Z; de ekstere.
En la parto de objekto, kiu direktiĝas al la ĉirkaŭanta spaco: bela kapo, sed nur ekstere!
eksteren. En direkto al la ekstera spaco: viaj fontoj disfluu eksteren X; balaaĵon el korto eksteren ne elportu Z; li kuris al la viro eksteren X; li elirigis lin eksteren X.
ekstero
La ekstera spaco: resti en la ekstero.
Eksteraĵo: ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero Z; ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero Z.
eksteraĵo. La ekstera parto, flanko: kian ajn korpan eksteraĵon li havus Z; personoj, kiuj eble havas tre imponan eksteraĵon k tre glorajn nomojn Z; ni povas lasi al ĉiu liberecon havi tian kredon aŭ etikon, sed ni devas unuigi ilin per komuna eksteraĵo Z; esti seneksteraĵa Z (ne imponanta per sia eksteraĵo). aspekto, ŝajno.
eksterejo 📷 Grundo, proksima al la pozejo, k ebliganta filmadon de plenaeraj (eksteraj) scenoj.
eksterigi. Fari, ke iu aŭ io estu ekstere: eksterigi iun el sia domo; eksterigi siajn sentojn.
eksteriĝi. Iĝi ekstera: eksteriĝi el veturilo Z.
eksterulo. Lernanto, medicinisto ne loĝanta en la loko de sia studado aŭ laboro.
III - Pref. havanta la sencon 1 de la prep.: eksterurba gastejo Z; ministro por eksterlandaj aferoj Z; eksterleĝa; eksterordinara Z; eksterdanĝera Z; eksterduba Z.