← Reen al O

PIV 2020 · 11410

★ordinar/a

ordinar/a
Konforma al la ĉiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj: ordinara vesto B, manĝo B; mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn Z; kiun funebre ili akompanas, tamen sen ordinaraj la funebraj moroj? Z; tio estas la ordinara sorto de la virinoj; kio do estas pli ordinara (ol ruiniĝo) ? Z. ĝenerala, komuna, kuranta, kutima, normala.
Ne superanta la komunan nivelon, ne diferencanta de la normala grado: ordinara inteligenteco; kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj Z; tiu vino estas tute ordinara.
ordinare. En ordinara maniero; plejofte, laŭ kutime: urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj Z; ĉiu amas ordinare personon kiu estas simila al li Z; la ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita Z; oni uzas ordinare «vi» anstataŭ «ci» Z; mi dormis neordinare longe Z.
ordinareco. Eco de io ordinara: konsiderinte la ordinarecon de la apero Z; li devis forlasi la patrujon – aŭ perei en la torento de la ordinareco Z. banaleco.
ordinaraĵo. Io ordinare okazanta: virina ordinaraĵo Z (menstruo).
ordinarulo. Homo, ne distingiĝanta de la ceteraj.
eksterordinara
Tute diferenca de ia kutima uzado, ordo: eksterordinara vorto, vesto; eksterordinaraj elspezoj; okazis io eksterordinara.
Forte diferenca de la normala grado aŭ kvalito: montranta eksterordinaran erudicion Z; eksterordinara kapablo B, talento, sukceso.
eksterordinare. En eksterordinara maniero, ĝis eksterordinara grado.