PIV 2020 · 1616
banal²a
banal2a. Ordinara, ofte uzata de ĉiu k tial seninteresa pro senoriginaleco: banalaj laŭdoj; banala esprimo, vero B, spritaĵo B. ☞ triviala, vulgara.
banalaĵo. Io banala: ŝi babilis nur banalaĵojn; la banalaĵoj de la ĉiutaga vivo.
banaleco. Eco de io banala.
banaligi. Fari banala: la konstanta uzado banaligas la plej originalajn metaforojn.