← Reen al E

PIV · 3707

★el

el.
I - Prep. montranta:
La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: forpeli iun el la domo; eliri el la urbo; flago pendis el la fenestro; depost lia reveno el Hispanujo Z; vi prenos edzinon por mia filo el tie B; atakoj de la nomadoj el la dezerto Z; ni bezonas krudaĵojn el eksterlando; inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo Z; ne gutas mielo el la ĉielo Z; li ŝtelis juvelojn el la trezorejo; tiri el kesto; ĉerpi el puto; trinki el glaso; voĉlegi el malnova libro Z; forstreki el teksto; (f) per tio ŝi estis iom skuita el siaj revoj Z; letero sendita el tre malproksime; l’ animo via brilas el l’ okuloj Z; la lipoj ridetadis el (kontrastante kun) la nigra barbo Z; la steloj eklumis el la klara etero Z; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton Z; elirigi iun el sub la jugo Z; belaj rakontoj el trans la montoj Z; eliris fajro el antaŭ la Eternulo Z; el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da cignoj Z; Dio parolis el meze de la fajro X.
La antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis k aliiĝis: ĉio fariĝis el polvo k refariĝos polvo; ili forĝos el siaj glavoj plugilojn Z; veki el dormo; tiri, eliri el embaraso; eksiĝi el la servo; levi sin el mizera situacio; ŝiri el iluzio; el la neceseco oni devas fari virton Z; sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon Z; kio fariĝis el vi?. de, en 5.
La abstraktan, metaforan originon, devenejon: rakonto el la Biblio; vortoj el la Fundamento; monumento el la antikva tempo; sciiĝi el la gazetaro; krii el la tuta gorĝo Z; ami, bedaŭri el sia tuta koro; ili vivadis el ŝparo; li tion desegnis el la memoro; traduki el latino; mi donos al vi procentan profiton el la vendado.
La kaŭzon de sento aŭ ideo, la bazon de rezono: mi ne scias, el kia kaŭzo Z; tio fariĝis el (pro) simpla senhelpa neceseco k ne el ia lingva leĝeco Z; fari ion el (pro) simpla kaprico Z; el amo, el malĝojo, el principo; unuj el la aŭtoroj komencas sian entreprenon el simpla facilanimeco aŭ el gloramo, sen malhonestaj intencoj Z; ni el tio vidas, konkludas, ke […]; el tiu reformo rezultis, ke […]; el la dirita regulo sekvas, ke […]. de, pro.
La aron, kies erojn oni deprenas aŭ abstraktas; la devenon de parto apartigita disde la tuto: unu el ili Z; du el la plej fortaj; la plej fortaj el ĉiuj; kelkaj el la ĉefoj Z; restis iom el la viando Z; trinki el la vino Z; doni al iu el sia pano; osto el miaj ostoj k karno el mia karno X; la ĉefa el la devoj estas fari malbonon al neniu; de tie oni ĝuas vidaĵon el la plej kuriozaj; tio estas la lastaĵo el nia havo Z; ŝi kantas plej bone el ĉiuj; el du malbonoj pli malgrandan elektu Z; miaj kolegoj el la oficejo Z; ŝi perdis la klientaron el la honorindaj sferoj Z; kolektiĝis al li el la Izraelidoj granda amaso X. inter.
La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: kolzono el perloj; statuo el marmoro; mantelo el veluro; manĝo el verdaĵo Z; pudingo el pomoj; domo el brikoj; tegmento el verdaj folioj; plekti kronon el floroj Z; vortaro el ĉirkaŭ mil vortoj Z; haremo el dek virinoj; (f) nia urbo havas pasintecon el gloro; mia ĝojo estis kovrita de malhela vualo el malgajeco; la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro; heredaĵo el tradicioj; miksaĵo el timo k respekto; aro el eminentaj personoj ( da); la verko konsistas el kvin partoj.
II - Memstara morfemo, uzata kun la senco 1 de la prep.:
ele. Ekstere.
elen. Eksteren: ĵeti ion elen Z; la pluva akvo verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn k elen Z.
eligi. Fari, ke io estiĝu el io: la reakcio eligas gason; eligi ĉirkaŭen agrablan varmon Z; eligi fajreron el ŝtalo, kortuŝajn tonojn el violono; ĝi eligis duone sufokitan ĝemon Z; oni rapide eligis lin el la malliberejo X; ili estas eligitaj el la listo de la pastroj X; la komputilo eligas la rezulton; eligadi odoron Z. produkti, disvastigi, ellasi, elsendi, elradii.
eligo. Ago eligi.
eligaĵo. Io eligata, precipe signaloj el cirkvito aŭ datenoj el komputilo.
eligilo, eliga aparato 💻 Flankaparato por eligi datenojn el komputilo, kiel ekz. ekrano aŭ presilo.
eliĝi. Iri el io: eliĝas varmo; virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis Z.
III - Pref. montranta:
Direkton de la interno eksteren: elveturi; eltiri karbon el minejo; elbati najlon el tabulo Z; elveni; elmeti; elpreni Z; eltranĉi; elĉizigi en la roko loĝejon por si Z; eldoni rezulton, libron; eldiri koran saluton; elparoli Z (prononci); mi decidis elpaŝi (esprimiĝi) publike kun la afero de homaranismo Z; elŝiri Z; elpremi vinberojn Z; elvoki respekton, intereson, malordon, mokadon, suspektojn Z; elterigi trezoron; elĉenigi hundon Z.
Ĝisfinan plenumon de ago: eltrinki botelon Z; ellerni Z (tute plene lerni); elkreski Z; elfini; elĉerpi Z (ĉerpi, ĝis nenio restas); elkoni; ellabori Z (labori ĝis perfekteco); elaŭskulti Z (ĝisfine); elpagi Z (tute pagi); elmortigi; elporti Z (ĝisfine toleri); eluzi Z (uzi ĝisekstreme, difekti per la uzado); elfrotita Z (forigita, difektita per la frotado); elbruli Z; elbaki Z; neniu povas liajn okulojn elteni Z. Rim. Oni ne ĉiam povas uzi el en tiu senco, ĉar povas ekzisti konfuzo inter la propra k la aspekta signifoj de el (ekz. eldoni); oni provis aliajn pref-ojn (tra-, sat- B, fin- B, tut-), sed neniu estis sufiĉe taŭga, por ĝeneraliĝi.
Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la rad.: elpeti Z (ricevi per petoj); elflati Z; elalmozi panon Z; elforĝi mensogon Z; elaŭdi iun Z (plenumi lian peton); eldevigi monon el iu Z; elpensi Z; eltrovi Z; sin elturni Z (eliri el malfacila situacio); elkalkuli (ricevi rezulton per kalkulo). per, pri.