← Reen al F

PIV · 4690

★forĝ/i

forĝ/i (tr)
Prilabori feron (aŭ alian metalon) per fajro k martelo: forĝanto de diversaj majstraĵoj el kupro k fero X; forĝu feron, dum ĝi estas varmega Z; el oro forĝita li faris kerubojn X; forĝi glavon, hufferon, kradon, kirason.
(f) Elfari per propra penado: ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton Z; el ĉiu el siaj talentoj forĝi spiritan batalilon Z; tiu ĉi entreprenema kapo forĝas k plenumas planojn Z; forĝi vorton Z.
forĝo, forĝado. Ago de forĝanto.
forĝebla. Tia, ke ĝi povas esti forĝata.
forĝejo. Loko, en kiu laboras forĝisto.
forĝisto. Tiu, kiu metie forĝas.
alforĝi
Fiksi al io per forĝado: alforĝi maningon al sabro; tiajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj! Z; malfacila malsano alforĝis lin al la ĉambro Z.
(f) Senmovigi ĉe iu loko, daŭre restigi: personoj alforĝitaj al la lito de morto Z; stari kvazaŭ alforĝita al la loko Z; alforĝi al si la rigardon de la publiko Z; kiel serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj paperetoj alforĝis al si la pupilojn de la virino Z. fiksi, kateni, alglui, enradikigi, firmigi;  hipnotigi.
elforĝi. Produkti per forĝado: elforĝi armaĵon Z.
kunforĝi
Kunigi per forĝado.
(f) Firme k daŭre kunigi: kunforĝi sin al amiko Z. alglui, alligi.
subforĝi Z = hufferi.