PIV 2020 · 12740
★pri
★pri.
I - Prep., signifanta «koncerne al, rilate al, teme de» k uzata:
1 Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago: elpensi, memori, paroli, kredi, dubi, sopiri, plori, zorgi, ĵuri pri io Z; trompi iun pri io; kunlabori pri la sukceso de; pri la apero terura ili al mi rakontis Z; vi aŭdis jam pri la metamorfozo de la reĝido Z; mi eraris pri mi mem Z; li rezignis pri ĝi k pri si mem Z; la abelreĝino kantis pri la venĝo de la floroj […] k pri tio, ke eĉ malantaŭ la plej malgranda folio loĝas iu, kiu povas […] Z; ili babilis pri tio, kiel malfacile estas trovi manĝaĵon Z. Rim. 1 Aparta uzo de pri kun rilatpronomo ebligas solvi la problemon de jena malsimpla konstruo: en la tuta urbo ekzistas neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne sciis, kio estas kuirita sur ĝi Z; li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj X; ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? X; tiu, pri kiu ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj Z.
2 Post adj., por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato: kontenta, certa, ĝoja, konscia pri io; pri havo najbara oni estas malavara Z. ☞ pro, de.
3 Post subst., por montri la temon koncernatan de la ideo: havi neniun ideon pri arto; la antaŭjuĝo pri rasoj; la deklaracio pri la homaj rajtoj; traktado pri paco; komisiono pri arbitracio; rajto pri represado; atesto pri kapableco; profesoro pri retoriko; la problemo pri malarmado; la legendo pri Faŭsto; la demando pri lingvo internacia; mi havis la senton pri io falanta; pri la lupo rakonto k la lupo renkonte Z; la modo pri tio pasis jam de longe Z. ☞ al, de.
II - Memstare uzata morfemo:
prie. Pri tio.
III - Pref., signifanta:
1 ke oni aplikas al difinita objekto la ideon, enhavatan laŭ absoluta senco en la simpla verbo, t.e. ke oni transitivigas netransitivan verbon: priparoli demandon; priplori infanon; prifajfi aktoron; prifriponi la popolon Z; prilabori teron Z; pripensi, primediti Z; prisilenti temon; prikrii gazeton; unu kampo estis pripluvata Z; fajra kolono prilumis al ili la vojon Z; lian palan vizaĝon la luno prilumis. Rim. 2 Oni vidas per tiuj lastaj ekz-oj, ke la senco de pri kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun de -ig; prilumi povas nur io, kio estas mem luma; ekz. «la lampo prilumis la ĉambron» sed «mi lumigas la ĉambron per lampo», ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io;
2 ke la kunmetita verbo havas komplementon de pli granda amplekso ol tiu de la simpla transitiva verbo: prifalĉi kampon Z (Kp falĉi grenon); priplanti ĝardenon Z (Kp planti rozujon); priĵeti iun per ŝtonoj Z (Kp ĵeti ŝtonojn); prikanti heroon Z (Kp kanti poemon); prikonstrui monton Z (Kp konstrui domon); prirabi la vojaĝantojn Z (Kp rabi brutojn); priserĉi homon Z (Kp serĉi ies monon); prisemi kampon Z (Kp semi hordeon); priskribi pejzaĝon (Kp skribi leteron); priŝteli la mastron (Kp ŝteli monujon); mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron Z (Kp manĝi rikoltojn); David prikalkulis la popolon Z (Kp kalkuli la homojn); li pritondis sian kapon (Kp tondi harojn); ĉiun nokton mi priverŝas mian liton Z (Kp verŝi larmojn);
3 ke la kunmetita verbo havas sencon diferencan de la simpla per tio, ke ĝi aludas konformecon al aludita celo: prirespondi ion (doni garantion pri) prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri), pritranĉi vinberbranĉon Z (tondi); ŝi ne prikalkulis sian aĝon Z (antaŭmezuris); la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon k deklaru, ke ĝi estas malpura Z; li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumo Z; tiu kampo estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita Z (oferdonita). Rim. 3 Por ĉi tiu senco oni ofte uzas specifajn verbojn (ekz. ekzameni anst. pririgardi, molesti anst. prifrapi k.a.).