← Reen al D

PIV · 2847

★de

de.
I - Prep. montranta:
rilatante al verbo:
la punkton de la spaco, kie komenciĝas movo, la malproksimigon, la deiron, k metafore la devenon, la malsimilecon: foriri de iu loko; desalti de ĉevalo; la vazo falis de la tablo; puŝi ion de si; veturi de Parizo ĝis Berlino; viŝi de sia vizaĝo la ŝviton; savu min de miaj malamikoj; deveni de nobela gento; ricevi de iu donacon, gratulon; la helpo venis de li; salutu lin de mi; ili diferencas de ni nur per la koloro; forkuri de antaŭ iu; eliris de apud li ĉiuj X; sin levi de ĉe la tablo Z; ŝi prenis mian filon de ĉe mi X; preni de super la kapo de iu Z; ekstermi popolon de sur la tero X. el, for, deveni, kaŭze de, komisie.
la punkton de la tempo, kie komenciĝas ago: de nun; de mateno ĝis vespero; de du jaroj li malsanas; de tiu tempo Z; de eterne; konsekrita al Dio de el la ventro de sia patrino X. Rim. 1 Pro la multsenceco de de, oni povas precizigi la tempan signifon per la uzo de de post k detempe de: redonu al ŝi ĉiujn elspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon X; de post la apero de homo sur la tero X; li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj X. Kiam oni volas esprimi, ke la referenctempo estas mem daŭro, k ke la agado komenciĝis kun tiu daŭro, uzeblas ekde (Vd ĉi-sube), aŭ, de antaŭ: tiuj ostaĵoj postrestis de antaŭ la diluvo (ili estas antaŭaj al la diluvo); de antaŭ kvar tagoj li kuŝas ne manĝante.
la metaforan originon, la kaŭzon: tremi de febro, paliĝi de kolero; dispremita de timo; l’ aero resonis de bruo terura; de kantado senpaga doloras la gorĝo Z; ili malaperis de subita teruro Z; ili ebriiĝis, sed ne de vino X; la tero pleniĝis de maljustaĵoj X; ne satiĝas la okulo de vidado X. pro, kaŭze de.
la aganton de ago, esprimata per pasiva participo aŭ samsenca verba formo: li estis ĉirkaŭita de la tuta familio Z; ŝi estas amata de ĉiuj Z; la tero estas kovrita de neĝo Z; la tablo estis kovrita de la servanto per tapiŝo; dika branĉo rompiĝis de la vento; tio dependas de la cirkonstancoj. Rim. 2 Post pasiva formo, montranta malproksimiĝon, konfuzo povas okazi inter la sencoj 1 k 4 de la prep. de. En tiaj okazoj oni rezervas de por la senco 4, k uzas disde por la senco 1: infano forprenita disde la patrino; de la amaso li estis apartigita disde mi; oni renkontas ankaŭ el de por la senco 1: bieno heredita el de lia patro; poemo citita el de Heine.
la apartenecon: de kiu estas tiu libro (al kiu apartenas tiu libro, aŭ kiu estas ĝia aŭtoro) ?;
rilatante al subst.:
la posedanton: la libro de Petro; la genio de Z.; la palaco de la reĝo (reĝa); la kanto de la birdoj (birda); la ĉirkaŭaĵoj de la urbo; li estas la fiero de sia patro.
la posedatan econ: ĉevalo de blanka koloro (blankkolora); potoj k kruĉoj de plej diversaj formo k grando B; floroj de nekomparebla odoro B; homo de granda talento (grandtalenta); sakoj de diversaj grandecoj; bestoj de sama speco (samspecaj); libroj de sama valoro; afero de duba karaktero.
la rilaton inter du subst-oj, el kiuj la dua estas mezuro de la unua: sumo de mil frankoj; alto de dudek metroj; ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton X; daŭro de kvar monatoj; atingi la aĝon de okdek jaroj. da.
difinitan limigitan apartaĵon de priparolata aŭ jam priparolita aĵo: donu al mi pecon de tiu kuko Z; akceptu duonon de la kuko, kiun mi aĉetis. da.
10 la aganton de ago, kiun esprimas subst.: la amo de la gepatroj al siaj idoj; la ekspluatado de la homo al (aŭ je) la homo. fare de.
11 la objekton de ago, kiun esprimas subst.: mortigo de homo estas krimo; la preparo de la venonta kongreso; la prezentado de Hamleto en Antverpeno; la enkonduko de E. en la programojn; mi dankas pro la komuniko de via letero; multaj estas la elpensintoj de lingvoj internaciaj. Rim. 3 Post subst., esprimanta agon, konfuzo povas okazi inter la sencoj 6, 10 k 11 de la prep. de: la nutrado de la infanoj de ilia patrino estas la plej sana. Por tion eviti, oni disponas du rimedojn: 1) kiam oni devas samtempe esprimi la subjekton k la objekton de la subst-a ago, oni povas anst. de 10 uzi fare defar: nutrado de la infanoj fare de ilia patrino (aŭ: far ilia patrino). 2) Kiam oni havas por esprimi nur la objekton de la subst-a ago, oni povas anstataŭigi de 11 per al: nutrado al la infanoj. En tiaj okazoj Z. foje uzis la akuz-on.
12 la dependecon de la dua subst. rilate al la unua, sen preciza senco: la prezo de pano; sukceso de entrepreno; utileco de E.; konkludo de la parolado; ŝtono de falpuŝiĝo; sub la masko de homamo. Rim. 4 Pro la multsenceco de de estas konsilinde uzi laŭeble, por diversaj adjektoj, pli precizan prep-on. (en, el, pri, pro, super, kontraŭ, antaŭ k.a.): la SAT-kongreso en Gotenburgo; la fruktoj el la ĝardeno; la konkludo el la leciono; la enspezoj el la festo; la ministro akceptis la honorprotektecon super la kongreso; la problemo pri la senarmiĝo; doni pruvojn pri sia kuraĝo; la modo pri tio pasis jam antaŭ longe Z; la preparoj por la festo, ktp.
rilatante al adj. adv.:
13 la gramatikan dependecon: glaso plena de akvo; esti kontenta de io; (mal)proksima de; meze de; norde de; kaŭze de; helpe de; komence de, kondiĉe de, sekve de; for de l’ okuloj, for de l’ koro. je.
II - Morfemo kun la senco I, A, 12.
deigi. Apartigi, meti (ion) malproksimen de: en tiaj globkrajonoj oni ne povas deigi la skribpinton.
deiĝi. Iĝi apartigita: ŝia kalkanumo deiĝis.
ekde. De la komenco de: ekde Pollando-divido, jam sabron li ne portis G; ekde tri jaroj la pesto furiozis en la lando; (f) ĉiuj gradoj de armeo, ekde vicleŭtenanto ĝis generalo.
III - Pref. kun la senco I, A, 12: defali, deflui, deformi, deklini, demeti, dekontrahi, delasi, deskvamiĝi, deverŝi, devojigi ktp.